Malfermi la ĉefan menuon

Ĉefepiskopujo Vaduzo

La Ĉefepiskopujo Vaduzo etendiĝas nur sur la teritorio de la Princlando Liĥtenŝtejno kaj estas tiel unu el la plej malgrandaj katolikaj episkopujoj tutmonde.

Ĉefepiskopujo Vaduzo
Archidioecesis Vadutiensis latine
latina
Vaduz Kathedrale St. Florin 02.jpg
Ĉefepiskopo Wolfgang Haas
Sacerdotoj 34 inter kiuj 23 sekularaj kaj 11 regulaj
801 baptitaj de ĉiu sacerdoto
Religiuloj 11 viroj, 52 virinoj
Loĝantoj 34.603
Baptitaj 27.239 (78,7% el ĉiuj)
Areo 160 km² en Liĥtenŝtejno
Parokoj 10
Fondita 2-a de decembro 1997
Rito roma
Katedralo Katedralo de Sankto Florino
Adreso Fürst-Franz-Josef-Str. 112, Postfach 103, FL-9490 Vaduz
Retejo www.erzbistum-vaduz.li
Datoj el Pontifika Jarlibro 2011 rilataj je la 2010 * *
Katolika eklezio en Liĥtenŝtejno
Information icon.svg
vdr
La vaduza ĉefepiskopo monsinjoro Wolfgang Haas.

HistorioRedakti

La Ĉefepiskopujo Vaduzo estis starigata la 2-an de decembro 1997 fare de la beata papo Johano Paŭlo la 2-a per la apostola konstitucio "Ad satius consulendum".[1]

Antaŭe apartenis tiu regiono al la episkopujo de Koiro. La publika kaj solena episkopejproklamo okazis la 21-an de decembro 1997 en la katedraligita paroĥeja preĝejo de Sankto Florino en Vaduzo. Ne apartenante al iu episkopa konferenco, la vaduza organizo direkte estas metita sub la vatikanan estrecon.

La fondigo de la ĉefepiskopujo ebligis la transferon de la tiama koira episkopo Wolfgang Haas en Vaduzon. Ĉar en Koiro oni kontraŭis lin ege kaj ofte malĝentilege pro lia konservativemo.

PatronojRedakti

La ĉefan patronecon responsas la Sankta Virgulino - estas nacia festotago eklezia la 15-a de aŭgusto, festo de la ĉieliro de Maria. Subpatronoj estas la sankta martiro Lucio de Koiro kaj Sankta Florino el la Venosta Valo (Sudtirolo).

StatistikoRedakti

En Liĥtenŝtejno kun loĝantaro de 34.000 homoj troviĝas: 26860 katolikoj (=76 %), 22 diocezaj pastraj moŝtoj, 12 ordenaj pastroj, 12 monaĥoj, 50 monaĥinoj, 1 ĉiama diakono.

Konsistas la ĉefepiskopujo Vaduzo el 12 paroĥejoj:[2]

  • Balzers
  • Bendern
  • Eschen
  • Mauren
  • Nendeln
  • Planken
  • Ruggell
  • Schaan
  • Schellenberg
  • Triesen
  • Triesenberg
  • Vaduz

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Ioannes Paulus II: Const. Apost. Ad satius consulendum, AAS 90 (1998), n. 1, S. 8f.
  2. Retpaĝaro ĉefepiskopuja.