Wurmlingen (distrikto Tuttlingen)

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Wurmlingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Tuttlingen, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3878 loĝantojn. Al Wurmlingen nur apartenas la samnoma vilaĝo kaj neniu alia urboparto.

Wurmlingen
Blazono
Wurmlingen (distrikto Tuttlingen) (Germanio)
Wurmlingen (distrikto Tuttlingen) (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Tuttlingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07461
Poŝtkodo 78573
Aŭtomobila kodo TUT
Oficiala Municipokodo 08327054
Politiko
Komunumestro Klaus Schellenberg
Adreso de la administrejo Obere Hauptstraße 4
78573 Wurmlingen
Demografio
Loĝantaro 3878 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 0′ N, 8° 47′ O (mapo)48.0033333333338.7763888888889Koordinatoj: 48° 0′ N, 8° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 665 m
Areo 15,43 km²
Oficiala retejo http://www.wurmlingen.de
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

 
Rigardo al la urbocentro de Wurmlingen; fotita de la okcidento

La komunumo Wurmlingen situas proksime de la loko kie la rivereto Faulenbach fluas en la riveron Elta. Wurmlingen situas en la valaro de okcidenta Ŝvabia Ĵuraso tuj ĉe 48a grado norda latitudo. Al la komunuma teritorio apartenas krom partoj de la valoj de la rivereto Faulenbach kaj de la rivero Etla ankaŭ altebenaĵoj kiuj situas ĉirkaŭ 850 ĝis 890 metroj super la marnivelo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo en la nordo limas al la komunumo Rietheim-Weilheim, en la oriento al la distrikta urbo Tuttlingen kaj en la okcidento al la komunumo Seitingen-Oberflacht.

Historia geografio redakti

Sur la teritorio de Wurmlingen situas ruino de la kastelo Konzenberg.

Historio redakti

Romia epoko redakti

En Wurmlingen troviĝas la restaĵoj de romia bieno kaj de romia banejo.

Mezepoko redakti

Unuafoje oni mencias la hodiaŭan vilaĝon Wurmlingen en dokumento de la 30-a de marto 797.

Nuna epoko redakti

 
St.-Gallus-Preĝejo 1784

Ĝis la ŝanĝo al la 20a jarcento la vilaĝo ĉefe havis kamparanan karakteron. Poste okazis forta kresko de leda industrio kaj medicinteknika industrio pro la proksimeco al Tuttlingen. Wurmlingen pro fortaj protestoj de la loĝantaro kaj bona taktiko sukcese povis defendi sian aŭtonomion kaj povis eviti la enkomunumigon al la proksima Tuttlingen.

Politiko redakti

Wurmlingen apartenas al administra komunumo kune kun la urbo Tuttlingen. Tio signifas ke Tuttlingen transprenis kelkajn partojn de la administra laboro.

Komunuma parlamento redakti

Al la komunuma parlamento apartenas post la komunumaj balotoj de la 13-a de junio 2004 entute 14 membroj. Krome al ĝi apartenas la urbestro.

CDU 9 seĝoj
SPD 5 seĝoj

Konstruaĵoj redakti

 
La ruino de la kastelo Konzenberg
  • Romia banejo
  • Ruino de kastelo Konzenberg, ĉirkaŭ 2 km for de la vilaĝo

Eksteraj ligiloj redakti