Yelo

municipo en Hispanio

Yelo [ĜElo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sude de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco.

Yelo
Yelo-001.JPG
Administrado
Poŝtkodo 42230 [+]
Demografio
Loĝantaro 44  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 2° 32′ U (mapo)41.210277777778-2.5277777777778Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Yelo
Situo de Yelo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Yelo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Yelo en la provinco Sorio.
 
Kolombejoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 440 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 70 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 13 km de Medinaceli, 32 km de Almazán, 28 km de Sigüenza.

Okcidente estas Conquezuela, sude estas Miño de Medinaceli, oriente Beltejar kaj norde Alcubilla de las Peñas.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo kun barola retablo, tradicia arkitekturo kaj plej simbole kvin ŝtonaj kolombejoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

BibliografioRedakti