Yle Mondo
finna radiokanalo
Yle Mondo estas finna radiokanalo posedata de Yleisradio. Yle Mondo prezentas programojn en la angla, la hispana, la itala, la norvega, la franca, la germana, la dana, la estona kaj la rusa.
Yle Mondo | ||
---|---|---|
radiostacio | ||
Lando(j) | Finnlando vd | |
Posedata de | Yleisradio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La kanalo aŭdeblas en Helsinko per frekvenco 97,5 MHz (107,3 MHz per kabloreto). Ekde 2005, Yle Mondo haveblis ĉie en Finnlando kiel radiokanalo de cifereca televido, sed la servo estis finita la 30-an de junio 2016. Oni ankaŭ ne povas aŭskulti Yle Mondo per Yle Areena rekte aŭ poste.
Historio
redaktiLa antaŭa nomo de la kanalo estis YLE Capital FM. La elsendoj en Helsinko komenciĝis en februaro 1978. De novembro 1991, la produktado de eksterlandaj stacioj estis aldonita al la programaro. La kanalo iĝis 24/7 komence de 1992.