Jokohamo F. Marinos

japana futbalklubo
(Alidirektita el Yokohama F. Marinos)
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj futbalkluboj de la urbo Jokohamo. Ekzistas ankaŭ artikolo pri la klubo Jokohama FC.

Jokohamo F. Marinos (横浜F・マリノス , latinliterigite Jokohama Efu Marinosu) estas profesia futbalteamo de Japanio, kiu nune ludas en la 1-a Japana Ligo, kaj de 1972 ĝis malfondo en 1994 ankaŭ la unua virina teamo, nomita FC Jinnan kaj de 1986 Nissan FC, sukcese kunlaboris en naciaj ĉampionadoj kaj en la 1-a Japana Ligo de virina futbalo, nomata ligo Nadeŝiko (なでしこリーグ, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Nadeshiko Rīgu), kiun la klubo gvide kunfondis en 1989. La oficiala hejmurbo de la teamo estas Jokohamo, la "F." laŭ nuna ofta diveno staras por futbalo, sed fakte estas aludo al antaŭe konkura samurba klubo "Jokohamaj flugiloj", kiu en 1999 kuniĝis kun antaŭa klubo "Jokohamo Marinos", kaj "Marinos" mem estas la hispana vorto por maristoj, aludanta al la granda haveno de la urbo. Ekde la jaro 2018 la trejnisto de la unua vira teamo estas la grekdevena aŭstralia Ange Postecoglou.

la stadiono


Iuj futbalistoj de la klubo: redakti

Iuj futbalistinoj de la klubo de 1972 ĝis 1994: redakti

Eksteraj ligiloj redakti