Jukos

(Alidirektita el Yukos)

JUKOS (ruse ЮКОС, angle YUKOS) estis unu el la plej grandaj konzernoj de Rusio, kiu agadis en la naftobranĉo (transporto, prilaboro de nafto, tergaso). Post la aresto de fondinto Miĥail Ĥodorkovskij en 2003, la firmaon trafis financa krizo kaj ĝi bankrotis en 2006.

Jukos
negoco • entrepreno • Konzerno vd
Dum 1993 - 1-a de aŭgusto 2006
Sekvanto Rosneft
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Miĥail Ĥodorkovskij vd
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
filiaj kompanioj Vostochnaya Neftyanaya Kompaniya • Kuibyshevnefteorgsintez • Samaraneftegaz • Yuganskneftegaz vd
vdr

La nomo JUKOS estas akronimo de tiuj firmaoj, kiuj partoprenis en fondo de la naftokonzerno tiel JUganskneftegaz“ kaj „KujbiŝevnefteOrgSinteza“ (Юганскнефтегаз, КуйбышевнефтеОргСинтеза).

Jukos estis akirita-fondita inter perturbaj cirkonstancoj per financa helpo de MENATEP, banko de Miĥail Ĥodorkovskij.