Kroata radiotelevido

(Alidirektita el Zagreba Televido)

Kroata radiotelevido (kroate Hrvatska radiotelevizija, HRT) estas kroatia ŝata korporacio por dissendigo de radiofonio kaj televido. Ĝi funkciigas plurajn radiofoniajn kaj televidajn kanalojn, per tersurfacaj ondoj kaj per satelitoj. En 2011, pli ol 80 procentaĵoj de la sumaj enspezoj de la korporacio[1] venis el kotizo de 79 kroataj kunaoj kiujn ĉiumonate devis pagi ĉiu hejmo en Kroatio, kaj la resto estis publika ŝtata subvencio.

Kroata radiotelevido
emblemo
publika elsendanto
Komenco 15-a de majo 1926 vd
Geografia situo 45° 47′ 35″ N, 15° 58′ 29″ O (mapo)45.79305555555615.974722222222Koordinatoj: 45° 47′ 35″ N, 15° 58′ 29″ O (mapo)
Lando(j) Kroatio vd
Sidejo Zagrebo
Kroata radiotelevido (Kroatio)
Kroata radiotelevido (Kroatio)
DEC
Kroata radiotelevido
Kroata radiotelevido
Map
Kroata radiotelevido
Fondinto(j) Radio Club Zagreb vd
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio • International Broadcasting Union vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public institution
vdr

Kroata radiotelevido konsistas el tri organizaj unuoj, tri gefrataj entreprenoj - la kroata Radio (Hrvatski radio), la kroata televido (Hrvatska televizija) kaj Muzika Produktejo (Glazbena proizvodnja).

Historio redakti

 
la sidejo de Kroata Radiotelevido en la kvartalo Prisavlje de Zagrebo

Kroata Radiotelevido estas rekta posteulo de Radiostacio Zagrebo (Radio stanica Zagreb) kiu komencis elsendi la 15-an de majo 1926 sub lia unua direktoro kaj kunfondinto, d-ro Ivo Stern. Dum la unuaj 14 jaroj de sia ekzisto, la radiostacio estis posedita de privata korporacio Radio Zagrebo kiu estis ŝtatigitaj la 1-an de majo 1940. Dum la epoko de la sendependa ŝtato Kroatio, la stacio estis konata kiel Hrvatski krugoval. Post la Dua Mondmilito ĝi komencis funkcii kiel ŝtata radiostacio.

Okaze de la 30-a datreveno de la starigo de la radiostacio, la 15-an de majo 1956, la unua televida programo estis elsendita - la nova televida stacio nomiĝis Televizija Zagreb, do Zagreba Televido. Dum du jaroj ĝi estis la sola televidelsenda servo en la areo de sudorienta Eŭropo. En la 1960-aj jaroj ankaŭ la esperantlingva ĵurnalisto Tibor Sekelj produktis plurajn programojn por la televida stacio, ekzemple pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.

En junio 1990, la parlamento de Kroatio renomigis la kompanion de Radiotelevizija Zagreb al Hrvatska radiotelevizija. La 1-an de januaro 1993, la korporacio estis akceptita kiel plena aktiva membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. financa plano de la korporacio por 2012 en formato PDF (kroate). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2013-01-15.