La Zamora azeno estas speco de azeno, kiu devenas de la provincoj Zamoro kaj Leono en Hispanio. Ili estas relative grandaj kaj fortaj, atingas "postkolan alton" (tio estas la distanco inter la grundo kaj la postkolo) de 1,45 m kaj pezon ĝis 400 kg. Ili havas ruĝbrunan ĝis nigran felon, helan buŝon kaj ventron kaj helajn ringojn ĉirkaŭ la okuloj. Ili atingas aĝon ĝis 50 jaroj.

Masklo

Tiuj bestoj estas ĝis nun uzataj en agrikulturo, i.a. por tiri plugilojn kaj porti grandajn ŝarĝojn. Sed pro moderniĝo per maŝinoj ilia kvanto malpliiĝis draste. Nun ankoraŭ mil ekzempleroj ekzistas. Oni klopodas bremsi tiun tendencon.

Nova laboro por la azenoj estas zorgado pri bestohelpita terapio de handikapuloj.

Eksteraj ligiloj redakti

fonto redakti

Neue OZ 2010-12-29 Arche Alfsee: Nachwuchs bei Zamorano-Eseln