Zantedesĥio

(Alidirektita el Zantedeschia)

La zantedesĥio[mankas fonto]zantedeskio[1] (Zantedeschia) estas afrotropisa genro de 28 specioj de florplantoj en la familio de arumacoj, indiĝena en suda Afriko de Sud-Afriko al Malavio. La kutima, ordinara nomo de la genro estas ofte kalao, sed tio estas konfuziga, erara. Aliflanke, la scienca botanika nomo de tiu genro estis elektita honore al la itala botanikisto Giovanni Zantedeschi (1773-1846), kies elparolo estas "zantedeski". La fina "ch" en tiu nomo ne estas el greka origino, pro tio la termino "zantedesĥio" estas etimologie malpli logika ol "zantedeskio".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zantedesĥio
Zantedeschia elliottiana
Zantedeschia elliottiana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Genro: Zantedeschia
K.Koch
Specioj

28 specioj;

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plantoj de tiu genro estas rizomaj herboj kun grando de 1-2,5 m kaj kun folioj longaj 15-45 cm. La floroj formas spadikon, kun larĝa, brilkolora brakteo, ĉirkaŭanta la infloreskon.

Specioj
  • Zantedeschia aethiopica -
  • Zantedeschia odorata
  • Zantedeschia albomaculata -
  • Zantedeschia elliottiana - flavflora zantedesĥio
  • Zantedeschia jucunda
  • Zantedeschia pentlandii
  • Zantedeschia rehmannii - rozkolora zantedesĥio

La flavflora zantedesĥio kreskas ĝis 50-100 cm, floradas de majo ĝis aŭgusto, bezonas 22-25 Celsiuson dum kresko, la tubero 6-8 Celsiuson vintre. Ĝi bezonas abundan akvumadon, oni povas multobligi ĝin en januaro per semado de grajno aŭ per flanka tubero. Dum ripoza tempo, la floro tute ne (apenaŭ) bezonas akvon. La unua florado okazas en la 3-a jaro.

Galerio redakti

Referencoj redakti