Zavidovo (distrikto Konakovo)

Zavidovo (ruse Завидово) estas vilaĝo en Konakova distrikto de Tverja provinco ĉe rivero Dojbica (Дойбица). Ĝi estas parto de la vilaĝa loĝloko "Zavidovo". Ĝis la jaro 2012 ĝi estas administra centro de ĉi tiu loĝloko, poste centro de la vilaĝa loĝloko estas vilaĝo Mokshino (Мокшино).

Zavidovo
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 171275
Demografio
Geografio
Geografia situo 56° 32′ N, 36° 32′ O (mapo)56.52861111111136.526111111111Koordinatoj: 56° 32′ N, 36° 32′ O (mapo) [+]
Zavidovo (Rusio)
Zavidovo (Rusio)
DEC
Zavidovo
Zavidovo
Situo de Zavidovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zavidovo, Tver Oblast [+]
vdr
Monumento omaĝe de pereintoj en la Dua Mondmilito kaj preĝejaj konstruaĵoj en Zavidovo

Historio redakti

Zavidovo estas menciata ekde la 1560-a jaro, kiel Nova Zavidovo (Новое Завидово). Supozeble ĝi estis fondita de Novgorod-a urbano kies nomo estis Zavid (Завид). En la rusa lingvo la nomo Zavidovo povas esti komprenita kiel "de Zavid".

En feŭdismaj tempoj, la vilaĝo estis posedaĵo de Ivano la Terura, Boris Godunov, greka ĉefepiskopo Arsenij Elassonskij (ruse Арсений Элассонский, greke Αρσένιος Ελασσώνος). Per ĉevala poŝta vojo, priservata de koĉeroj loĝantaj en Zavidovo, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj veturadis multaj konataj homoj de Rusio de tiu tempo.

En 19-a koj komencio de la 20-a jarcentoj la vilaĝo estis centro de Zavidova subdistrikto (Завидовская волость) de Klina distrikto (Клинский уезд) de Moskva gubernio (Московская губерния). En la jaro 1929, post neniigo de gubernioj, en Moskva provinco estis kreita Zavidova rajono (Завидовский район) kun centro en la urbotipa loĝloko Novozavidovskij (Новозавидовский). La vilaĝo iĝis centro de la plej granda en ĉi tio rajono vilaĝa soveto. En la jaro 1935 la rajono estas fordonita de Moskva provinco al Tverja provinco (tiam la provinco havis la alian nomon), kaj en la jaro 1960 Zavidova rajono estis aligita al Konakova rajono.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo estas Uspenskij (Успенский) preĝejo, kies historio estas ligita kun la imperiestro Aleksandro la 1-a.

Transporto redakti

Tra la vilaĝo estas aŭtovojo Moskvo - Sankt-Peterburgo, kies kodoj estas М10 kaj E105. Fervoja stacio Zavidovo (Завидово) de linio Moskvo - Sankt-Peterburgo, nomita laŭ nomo de la vilaĝo, estas en 6 km al nord-okcidento de la vilaĝo. Ĉe la stacio aperis urbotipa loĝloko Novozavidovskij (Новозавидовский).

Eksteraj ligiloj redakti