Zaŭija

(Alidirektita el Zavija)

Zaŭija respektive ZavijaAz Zaŭija respektive Az Zavija (arabe الزاوية, vidu la jenan diskutpaĝon) estas urbo en nordokcidenta Libio borde de la Mediteranea Maro, ĉirkaŭ 50 km de Tripolo. La urbo en 2008 havis havas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn.

Zaŭija (resp. Zavija)
arabe: الزاوية الغربية, Zaouïah
urbo
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Distrikto Az Zaŭija
Maro Mediteraneo
Situo Zaŭija
 - koordinatoj 32° 45′ 08″ N 12° 43′ 40″ O / 32.75222 °N, 12.72778 °O / 32.75222; 12.72778 (mapo)
Horzono UTC+2
Situo de Zaŭija/Zavija en Libio
Situo de Zaŭija/Zavija en Libio
Situo de Zaŭija/Zavija en Libio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko

Zaŭija situas en proksimo de naftokampoj kaj havis la unuan naftorafinejon de la lando. Pro la abundeco de la grundakvaj fontoj, la agrikulturo povas flori, oni kultivas ĉefe terpomojn, cepojn kaj tomatojn. La urbon trairas la grava marborda vojo de Libio. En la urbo estis fondita en 1988 la Universitato Sepa de Aprilo.