Zavosina
Zavosina, ukraine Завосина estas malgranda, ne memestara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Malij Bereznij.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png/180px-Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Velykobereznyanskyi-Raion.png/180px-Velykobereznyanskyi-Raion.png)
Bazaj informoj
redakti- 48° 51′ 10″ N 22° 23′ 38″ O / 48.85278 °N, 22.39389 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 51′ 10″ N 22° 23′ 38″ O / 48.85278 °N, 22.39389 °O (mapo)
- Areo: 2 km²
- Alto super marnivelo: 286 m
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 89040
- Telefonprefikso: 3135
Situo
redaktiZavosina situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Malij Bereznij kun fervojo troviĝas je 4, Velikij Bereznij je 9, Uĵhorodo je 40 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zavosina. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.