Zeno-Mapo

mistifika mapo pri Nord-Atlantiko

Zeno-mapo estas mapo de norda Atlantiko publikigita en 1558 en Venecio, kun la titolo Malkovro de Frisland-insulo, Manda-insulo, ktp. fare de Nicolo Zeno, nepo de fama venecia esploristo same nomita Nicolo Zeno, kiu estis unu el la Zeno-fratoj.

Kunteksto redakti

 
Zeno-mapo

La mapo estis publikigita kun leteraro malkovrita en la domo de la Zeno-familio en Venecio. Ambaŭ datiĝus de la komenco de la 14a jarcento. La leteroj rakontus esploradojn inter 1391 kaj 1395 de la Zeno-fratoj sub la regado de princo nomita Zichmni (eble la grafo Henry Sinclair). La leteroj asertas ke tiuj maristoj antingis amerikan marbordon en norda Atlantiko.

Historiistoj pridubas la verecon de la malkovro de tiuj mapo kaj leteroj. La mapo kaj la rakontoj mem de la Zeno-fratoj, kiuj imagas fikciajn insulojn kun fabelaj nomoj, estas mistifiko.

La mapo redakti

La mapo montras insulojn konatajn kaj aliajn nekonatajn, kiel Frisland-insulon (povus fakte esti la Ferooj sed multe tro grandaj) kaj Ikaria-insulon (kiu kongruas kun neniu konata tero).

Krom tiuj fantaziaj insuloj, la mapo montras verŝajnajn teritoriojn kun normala skalo.

Listo de teritorioj videblaj sur la Zeno-mapo:

Referencoj redakti

  • angle Cooper, Robert L. D. (Ed.), The Voyages of the Venetian Brothers Nicolo & Antonion Zeno to the Northern Seas in the XIVth Century, Masonic Publishing Co, 2004.

Eksteraj ligiloj redakti