Zero (videoluda magazino)

Zero estis brita videoluda magazino, eldonita monate fare de Dennis Publishing Ltd. inter novembro 1989 kaj oktobro 1992. La efektiva publikiga dato estis en la antaŭa monato, kiel kutime por britaj revuoj. La revuo gajnis la premion Magazine of the Year de InDin kaj en 1990 kaj en 1991. Ĝi estis ankaŭ iomtempe la plej vendata multformata 16-bita komputila magazino en Britio.

Zero
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Urbo Londono
Ĉefredaktisto Gareth Herincx (Nov 89-Dec 89)


Jackie Ryan (Jan 90)
Tim Ponting (Feb 90-Apr 91)
David Wilson (Maj 91-Aug 92)
Amaya Lopez (Sep 92-Okt 92)

Establodato Oktobro 1989
Ĉesigita publikado Oktobro 1992

vdr

Historio

redakti

Antaŭ la lanĉo, la redaktoro kaj eldonisto estis Teresa Maughan (ankaŭ eldonisto de Your Sinclair) kaj la unua redaktoro estis Gareth Herincx, kiu tamen forlasis jam dum la preparado de la tria numero. Tim Ponting transprenis la postenon. Recenzistoj por la unua numero inkludis: Jonathan Davies, Sean Kelly, Duncan MacDonald, David McCandless, Marcus 'Binky' Berkmann, kaj Matt Bielby (ĉiuj antaŭaj verkistoj por Your Sinclair). Aliaj rimarkindaj ĵurnalistoj, kiuj laboris ĉe Zero, inkludis David 'Whistlin' Rick' Wilson, 'Lord' Paul Lakin, Amaya Lopez, Jackie Sutton, Rich Pelley kaj Jane Goldman.

La unua numero inkludis disketon kun du senpagaj ludoj por Amiga kaj Atari ST.[1] La magazino poste kutimiĝis aldoni kovrilan disketon, kiu enhavis kompletajn ludojn kaj ludodemonstraĵojn. Zero kaŭzis polemikon kiam la 31-a numero proponis demonstraĵon de Cover Girl Poker sur la disketo.[2] Tio rezultigis ke la magazino estis malpermesita en multaj gazetkioskoj. Ekde la 33-a numero la magazino estis redesegnita kaj elektis pli modernan aspekton. La magazino tamen estis nuligita post tri numeroj : la 36-a estis la lasta.

Enhavo

redakti
 
Disketo de majo 1991.

Simile al multaj similaj revuoj, Zero enhavis sekciojn pri novaĵoj, ludorecenzoj, antaŭrigardoj, konsiloj, helpogvidoj, kolumnoj, leteroj de legantoj, kaj cetere inkludis disketon kun ludodemonstraĵoj. Inter la memorindaj rubrikoj estis "highest joystick", kie legantoj sendus bildon de sia preferata ludregilo ĉe alta loko, kiel ekzemple Ben Nevis aŭ en la kokpito de aviadilo (apud la altimetro). Ankaŭ estis rubriko kie legantoj povus sendi bildon de si mem kun famulo (unu tia bildo estis de nudtorsa Richard Branson kun du junaj fratoj, kaj "Smack In The Marf", kie legantoj povus sendi (klare falsajn) bildojn de si mem kun vundoj.

La magazino estis rimarkinda pro sia ampleksa adoleska humuro kaj la vortludoj uzataj tra la tuta magazino — daŭrigado de la stilo unue vidita en Your Sinclair. Zero estis la antaŭulo de la humura skribostilo uzata en postaj revuoj kiel PC Zone. Fakte multaj el la originaĵaj verkistoj, kiuj kontribuis al Zero, poste sendis verkojn por PC Zone.

Referencoj

redakti
  1. (November 1989) Zero Magazine Issue 01.
  2. "Cover Disk: Cover Girl Poker". Zero. No. 31. Dennis Publishing Ltd. May 1992. p. 8.

Eksteraj ligiloj

redakti