Zhāng Yùzhé (ĉine : 张钰哲 ; naskiĝis la 16-an de februaro 1902 en subprefektujo Minhou, mortis la 21-an de julio 1986 en Nankino) estis ĉina astronomo, rigardita kiel iniciatinto de la moderna ĉina astronomio.

Zhāng
Yùzhé
Persona informo
NomoZhāng Yùzhé
Dato de naskiĝo16-a de februaro 1902
Naskiĝlokosubprefektujo Minhou
Dato de morto21-a de julio 1986
MortolokoNankino
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoĈinio
Ceteraj informoj
HonorigoAcademician of the Chinese Academy of Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

En 1923, li estis diplomigita de la Universitato Tsinghua de Pekino, kaj iri studi en Usono. Li ricevis en 1929 sian dokterecon de filozofio de la Universitato de Ĉikago ; la saman jaron li revenis en Ĉinion kaj ricevis postenon de instruisto en la Centra Nacia Universitato de Tajvano.

Dum sia lernado en Ĉikago en 1928, li malkovris asteroidon, kun provizora nomon 1928 UF. Li nomis lin "1125 Ĉinio", Bedaurinde tiu asteroido perdiĝis. En 1957, la Observatorio de Purpura Monto malkovris objekton provizore nomitan 1957 UN1 kiu, kun konsento de Zhang Yuzhe, ricevis la nomon "1125 Ĉinio", anstataŭ la perdita "1928 UF". Tamen, en 1986, estis malkovrita planedeto, nomita 1986 QK1, kiu montriĝis esti identa al la perdita "1928 UF". Tiu-ĉi planedeto estis renomita 3789 Zhongguo, kiu estas la nomo de Ĉinio en Hanyu Pinyin (ĉine : 中国). Zhang Yuzhe estas kreditita de la malkovro de 3789 Zhongguo sub la nomo de "Y. C. Chang".

De 1941 al 1950, Zhang Yuzhe gvidis la Instituton de Astronomia Esploro en la Centra Nacia Universitato, kaj reiris en Usonon de 1946 to 1948 por studi la variantajn stelojn. De 1950 al 1984 li estis direktoro de la Observatorio de Purpura Monto kaj, de 1955, ano de la Akademio de Sciencoj de Ĉinio.

Li sindediĉis al la observo kaj kalkulo de orbitoj de asteroidoj kaj kometoj, la studo de lumaj kurboj kaj de la rotacio de asteroidoj, la variantaj stelo CZ Kasiopeo kaj la evoluo de la orbito de la Haleja kometo.

Li estas kreditita de la malkovro de 3789 Zhongguo sub la nomo de "Y. C. Chang" ; kaj la asteroido 2051 Chang estis nomita en lia honoro.

Eksteraj ligiloj redakti