Zifta
Zifta (arabe زفتى, kopte ⲍⲉⲃⲉⲑⲉ) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Garbija.
Zifta | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 740 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 43′ N, 31° 14′ O (mapo)30.71194444444431.239444444444 [+] | ||
Alto | 16 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zifta [+] | |||
Demografio
redaktiEn Zifta loĝis 102 411 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiZifta kuŝas sur la maldekstra bordo de la orienta branĉo de Nilo 16 m super la marnivelo, ĝuste ĉe la kontraŭa bordo troviĝas Mit Gamr. Tiu Mit Gamr troviĝas 2, provinca sidejo Tanto 15, Benho 28, Zagazigo 29, Kafr aŝ-Ŝejĥo 40, Abu Kebir 41, Ŝebin el-Komo 45, ĉefurbo Kairo 75, Damiato 95, Ismailio 99 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn la 12-a jarcento Zifta estis grava regiona komerca centro precipe por teksaĵoj, silkoj, linoj, indigoj, sezamoj. Ekde la 1670-aj jaroj la loko estis signifa laborejo, kie oni prilaboris kafsemojn. En 1919 la britoj ekzilis la lokajn gvidantojn, tial ribelo okazis, eĉ oni deklaris sendependecon kaj respublikon.
Ekonomio
redaktiEn Zifta oni produktas pretajn vestaĵojn kaj laktaĵojn. Menciindas, ke digoj ĉe Nilo estis konstruitaj inter 1881 kaj 1952.
Trafiko
redakti3 fervojaj linioj, unu ĉefvojo kaj 3 flankovojoj kuras al Zifta. Po unu pontoj (nur voja kaj komuna voja-fervoja) funkcias tra la Nilbranĉo, kiu estas navigebla.
Klimato
redaktiZifta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas ĉirkaŭ 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans