Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zolná


Zolná estas rivereto en meza Slovakio, dekstraflanka alfluo de Hučava kun longeco 28 km. Elfontas en montaro Poľana, en parto Vysoká Poľana, sub Ľubietovská Bukovina (1.194,4 m s. m.) en supermara alteco ĉirkaŭ 1.100 m s. m. De komenco fluas nordorienten, alportas sian unuan alfluon de maldekstro (925,6 m s. m.), turniĝas okcidenten enfluas kaj entras en Zvolenská kotlina (Zvolena valkaldrono), en subparto Ponická vrchovina. Trafluas Martinova dolina (Valo de Martin), en kiu alportas maldekstraflanka alfluo de najbara Piačková dolina. Sekve tranĉas en masivo de montaretaro en spaco inter montoj Granátka (811,6 m s. m.) kaj Farská hora (846,5 m s. m.) alnonorde kaj Učovník (758,9 m s. m.) kaj Žiar (732,9 m s. m.) sude. Poste kreas Veľkú dolinu (Granda Valo), kiu lasas ĉe Ponická Huta, en teritorio de elfonto de pluraj mineralaj elfontoj. Sur la teritorio de vilaĝo alportas de maldekstro Malá Zolná kaj poste fluas sudorienten tra plilarĝiĝata riverfluejo. Trafluas ĝi vilaĝon Dúbravica, de maldekstro alportas Zolnica kaj poste de dekstro Vladárka. Turniĝas ĝi sude, fluas tra vilaĝojČačín (ĉi tie alportas alfluo de dekstra flanko), Čerín, Bečov kaj Sebedín (alfluo de dekstro). Ĝi komencas signife meandri, samtempe, de ĝia parto de Sebedín ĝis Zolná estas protektita teritorio kun protekto de bord kreskaĵaro en bona stato de alnoj kaj salikoj. Sekve trafluas vilaĝon Zolná, malantaŭ kiu ĝi turniĝas sudeokcidenten, denove meandras kaj enfluas en Hučava.

Zolná
rivero
Bazaj informoj
Longeco 28 km
Akvokolekta areo 238,79 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 100 m
Enfluejo Hučava
Geografio
Map
Kategorio:Riveroj en Slovakio
vdr