Čerín
Čerín (hungare Cserény [ĉerEnj]; germane Fanischhain) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Čerín | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 974 01 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°39′35″N 19°14′46″O / 48.65972°N, 19.24611°O (mapo) Koordinatoj: 48°39′35″N 19°14′46″O / 48.65972°N, 19.24611°O (mapo) | ||
Alto | 405 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
redaktiČerín situas laŭ flankovojoj. Banská Bystrica troviĝas 14 km for.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1153, poste en 1300 en formo "Cheren". En 1578 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1828 loĝis tie 241 vilaĝanoj en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cserény 209 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čerín 422 homoj, (418 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno kun aparta kampanilo el la 14-a jarcento, post 3 jarcentoj defenda muro konstruiĝis
- kuracakvo ekde 1996 ĝi estas aĉetebla en boteloj
Bildgalerio
redakti-
Vido de la urbeto.
-
Panoramo.
-
Roko el travertino.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cserény (település) en la hungara Vikipedio.