Zoltán Mechlovits

Zoltán Mechlovits [meĥloviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mechlovits Zoltán estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, trejnisto. Lia origina persono nomo estis Ármin.

Zoltán Mechlovits
Persona informo
Naskiĝo 1891
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Morto la 25-an de marto 1951
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto • sportisto
vdr

Ármin Mechlovits[1] naskiĝis en 1891 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1951 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Mechlovits devenis el juda familio. Li estis tablotenisisto inter 1908-1938 en ĉefurba juda sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 17-foje inter 1910-1937 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ĝis 1929. Li estis la unua en mondĉampionumoj inter 1926-1929 sesfoje unuoble, variduope aŭ teame. Li devis fini sian aktivan sportan karieron en 1938 pro la kontraŭjudaj leĝoj. Pli frue en 1924 li partoprenis en fondo de la hungara tablotenisa asocio. Inter 1930-1937 li estris la hungaran nacian teamon. En la sensporta vivo li estis oficisto.

Lia libro redakti

  • Pingpong (1925)

Fontoj redakti

Referencoj redakti