Zoltán Szarka
Zoltán Szarka [sarka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szarka Zoltán estis hungara futbalisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
Zoltán Szarka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1942 en Csorna |
Morto | 18-an de aprilo 2016 (73-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Zoltán Szarka |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • futbala trejnisto |
Zoltán Szarka[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1942 en Csorna, li mortis la 18-an de aprilo 2016 en Szombathely.
Biografio redakti
Zoltán Szarka frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris licencon por iĝi farbisto. Lia edzino naskis filon en 1963. Li ricevis premiojn inter 1968-2012.
Sporta kariero redakti
Zoltán Szarka estis junulara futbalisto en Répcelak. Lia plenkreska kariero ligiĝis al sportklubo en Szombathely, inter 1961–1980 li estis golulo 244-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en sportjaro 1988 en Burgenlando, poste li estis trejnisto en Szombathely.