Zoltán Vámossy [vAmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámossy Zoltán estis hungara kuracisto, farmaciisto, profesoro, membro (korespondanta en 1920) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Vámossy [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1868 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de decembro 1953 en Leányfalu.

Biografio redakti

Zoltán Vámossy akiris medicinan diplomon en Universitato de Budapeŝto. Komence li estis akuŝisto, ekde 1893 li laboris en farmacia instituto. En 1898 li iĝis privata profesoro en la universitato, en 1908 jam titulara eksterordinara profesoro, fine en 1914 publika eksterordinara profesoro. Li akiris PhD-n en 1952. Inter 1923-1944 li redaktis gazeton Orvosi Hetilap (=Medicina Gazeto), kie li ofte kontribuis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Cloetta Filehne gyógyszertani tankönyve (1894) - tradukaĵo
  • A mérgezésekről (1907)
  • Gyógyszertan (1912)

Fontoj redakti