Zora Heide naskiĝis la 23an de novembro 1924 en Levinovac, ĉe Virovitica, en Kroatio. Ŝi studis por esti advokatino en Zagreb, sed devis interrompi siajn studojn. En 1948, ŝi atingis diplomon de teknikistino de laboratorio kaj eklaboris ĉe la urba instituto pri higieno de Zagreb. Ŝi laboris tie ĝis 1960, kiam ŝi edziniĝis kaj transloĝiĝas en Danion. Ŝi laboris en pluraj laboratorioj de Kopenhago. Poste ŝi translokiĝis al Svedio.
„ Zora Heide, jugoslava esperantistino nun loĝanta en Danlando, regalas nin
per sia kolekto da rakontoj. Unu el ili, Avo Martin, estis tradukata en islandan lingvon kaj voĉlegata en la radio de Raykjavik. Ŝi akiris duan premion ĉe la itala literatura komitato kaj laŭdan mencion en 1969 ĉe internacia literatura konkurso en la Universala Kongreso de Helsinki.
La nuna verko konsistas el ses rakontoj, ĉefe el ŝia hejmlando. La unua, Volupto, impresas pro sia forta temo, preskaŭ nekredebla. Sed, ĉio povus okazi inter ni, homoj...
La dua, Epizodo, estas simpla sed kortuŝa okazaĵo, same kiel Avo Martin.
Dukatoj montras kial oni povas perdi sian veran feliĉon por ne forlasi la gepatran grundon kaj kutimojn.
Amika malamiko, travivaĵo de piloto kiu falis vundita sur fremdan teritorion dum milito, kaj Instruistino Teresa, inde finas la rakontojn, kiuj havas interesajn temojn, en bona literatura kaj flua stiloj. ”
„ La libreto konsistas el 8 skeĉoj verkitaj por esti ludataj en kunvenoj kaj
amuzaj aranĝoj. Eble ne ĉiuj skeĉoj konvenas al ĉiuj specoj de publiko, ĉar kelkaj el ili, ĉefe “Psikoanalizo’’ certe ŝokos iom tro iujn personojn pro sia ne multe edifa enhavo. Tiaj farsoj ŝajnas jam eksmodaj, sed eble ie en la vasta mondo ili aperas ankoraŭ freŝaj kaj originalaj. La lingvo estas apenaŭ kritikinda. ”
„ Jen tre interesa legato, kiun Zora Heide, nun loĝanta en Svedujo, sed devenanta de jugoslaviaj gepatroj, verkis en klara, senkomplika Esperanto.
La libro enhavas ok mallongajn rakontojn el la kamparana medio, rilatajn al infanaĝaj travivaĵoj, kies simpatiajn kaj humanismajn trajtojn la aŭtorino objektive prezentas.
La belstila lingvajo de Zora Heide ja distingiĝas pro sia komprenebleco. Tamen miaopinie ensoviĝis en ĝin iaj malĝustaĵoj, ekzemple: en paĝo 13-a la titolon «La kaŝpasaĝero» mi sangus per «La kaŝita pasaĝero»; en paĝo 48-a aperas grandurbo por
granda urbo; en paĝo 81-a etmienoj anstataŭ etaj mienoj aŭ mienetoj.
Malgraŭ tiŭj rimarkigoj, la libro estas tre aĉetinda, ĉar destinita ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por ĉiŭ literatur-amanto. ”