Zsófia Szilágyi
Zsófia Szilágyi [ĵOfia silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Zsófia estas hungara helporeĝisoro, reĝisoro, scenaristo.
Zsófia Szilágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1978 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs (–2002) Universitato de Dramo kaj Filmo (–2007) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Zsófia Szilágyi[1] naskiĝis la 23-an de decembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsófia Szilágyi akiris diplomon en Universitato de Pécs en 2002, poste reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2007, fine teatrosciencan diplomon en 2009. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ildikó Enyedi, Péter Gothár, Péter Tímár, Francisco Gózon kaj Levente Osztovits. Ŝi debutis kiel filmisto jam en 2006. Inter 2007 kaj 2009 ŝi ankaŭ estis asistanto en la Universitato de Dramo-Filmo. En 2011 ŝi gajnis stipendion.
Ŝiaj filmoj kiel helporeĝisoro (elekto)
redakti- Pánik (2008)
- Publieke werken (2015)
- Testről és lélekről (2017)
- Felkészülés meghatározatlan ideig tartó együttlétre (2020)
Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Semleges hely (mallonga filmo, 2006) - ankaŭ scenaristo
- Budapest ostroma (televida serio, 2007)
- Ha bírsz (dokumenta filmo, 2014)
- Egy nap (2018) - ankaŭ scenaristo