Zsigmond Farkasházy

Zsigmond Farkasházy [ĵigmond farkaŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkasházy Zsigmond estis hungara politikisto, ĵurnalisto, advokato, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis farkasházi, lia origina familia nomo estis Fischer [fiŝer] ĝis 1904, lia avo estis Mór Fischer, lia frato estis Jenő Farkasházy.

Zsigmond Farkasházy
Zsigmond Farkasházy
Zsigmond Farkasházy
Persona informo
Naskonomo Fischer Zsigmond
Naskiĝo la  23-an de aŭgusto 1874(nun 1874-08-23)
en Hungario Marosújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de junio 1928
en Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pledadvokato • ĵurnalistopolitikisto
vdr

Zsigmond Farkasházy[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1874 en Marosújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ocna Mureș en Rumanio), li mortis la 15-an de junio 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Farkasházy devenis el juda familio. Li maturiĝis en Kolozsvár, poste akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li havis postenon en la familia uzino en Herend. Iom poste li estis ĵurnalisto en Kolozsvár kaj Budapeŝto, kie li ankaŭ politikadis. Inter 1905 kaj 1910 li estis parlamenta deputito. Li strebis por la plena sendependeco.

Fontoj redakti

Referencoj redakti