Jenő Farkasházy

Jenő Farkasházy [farkaŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Farkasházy Jenő estis hungara ceramikisto, entreprenisto. Lia nobela antaŭnomo estis farkasházi, lia origina familia nomo estis Fischer [fiŝer] ĝis 1904, lia avo estis Mór Fischer, lia frato estis Zsigmond Farkasházy.

Jenő Farkasházy
Eugen Farkasházy
Eugen Farkasházy
Persona informo
Naskonomo Fischer Jenő
Naskiĝo 29-an de marto 1861 (1861-03-29)
en Székesfehérvár
Morto 4-an de majo 1926 (1926-05-04) (65-jara)
en Herend
Tombo Jewish Cemetery (Tata)
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Mór Fischer
Okupo
Okupo arthistoriisto
Information icon.svg
vdr
Trumpeta vazo fare de Jenő Farkasházy

Jenő Farkasházy[1] naskiĝis la 29-an de marto 1861 en Székesfehérvár, li mortis la 4-an de majo 1926 en Herend (li estis entombigita en Tata (Hungario).

BiografioRedakti

Jenő Farkasházy devenis el riĉa juda familio. Li maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis 8 jarojn en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, fine li profundigis siajn studojn en Anglio kaj Germanio. Komence li estis arta gvidanto en porcelana uzino en Ungvár, ekde 1897 uzinestro en Herend. Li mem planis kaj pentris porcelanojn. En mondekspozicio en Parizo li ricevis inspiron pri modernaj formoj kaj teknikoj. Li ricevis Honoran legion.

Elektitaj ekspoziciojRedakti

  • mondekspozicio en Parizo (1900)

Liaj kontribuojRedakti

  • Palissy élete és művei (monografio, 1887)
  • A Della Robbia család (monografio, 1896)

FontojRedakti

ReferencojRedakti