Zsigmond Járai
hungara politikisto
Zsigmond JÁRAI [ĵigmond jArai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járai Zsigmond estas hungara politikisto, ministro, bankestro, ekonomikisto.
Zsigmond Járai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1951 (72-jaraĝa) en Biharkeresztes |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto bankisto ![]() |
Zsigmond Járai [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1951 en Biharkeresztes.
Biografio
redaktiZsigmond Járai studis en Ekonomia Universitato pri Marx Károly inter 1971 kaj 1976. Post la diplomo li eklaboris en banko. En la jaro 1989 li estis subministro pri financo, poste li laboris en diversaj bankoj, eĉ li estis bankestro. Inter 1996 kaj 1998 li gvidis la hungaran borson, poste du jarojn ministro pri financo en Unua Kabineto Orbán, fine 6 jarojn li estis bankestro de Hungara Nacia Banko. En la 2010-aj jaroj li laboris en diversaj financaj laborejoj.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- A pénz beszél (La mono parolas), 2008 (ISBN 978-963-06-3173-0)