Zsuzsa Roșca Bonczos
Zsuzsa ROȘCA BONCZOS [ĵuĵa roŝka boncoŝ] rumania hungara psikologino, psikoterapiistino, psikodrama trejnistino, kontrolistino, verkistino, instruistino. Ŝi naskiĝis en Nagyszalonta la 9-an de majo 1943, kaj mortis la 14-an de oktobro 2020.
Zsuzsa Roșca Bonczos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Boncsos Zsuzsa |
Naskiĝo | 9-an de majo 1943 en Salonta |
Morto | 14-an de oktobro 2020 (77-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | psikologo instruisto psikoterapiisto verkisto de nefikcio ![]() |
Kariero
redaktiZsuzsa Roşca Bonczos diplomitiĝis pri filozofio en UBB de Kluĵo (1965). Ŝi laboris en Kluĵo kiel kulturdomestro, mezlerneja instruisto, inter 1971-1979 kiel lernejpsikologo. Ŝi partoprenis en la esploradojn inicitajn de psikologia fakultato de la universitato kaj Pedagogia Esplorinstituto, kies rezultojn ŝi de 1971 notadis en taglibro, el kiu aperis pli ol cent fragmentoj en revuoj Dolgozó Nő, (Családi Tükör), A Hét kaj en TETT.
Fonto
redakti- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Enciclopedia personalităţilor din România, Kvina eldono, Hübners Who is Who, Bukareŝto, 2010, (ISBN 978-3-7290-0093-3), p. 1182.