Zwarte Piet ([ˈzʋɑrtə ˈpit]; esperantigeble kiel: Nigra Petro, luksemburge Schwaarze Péiter, indonezie Pit Hitam, okcidentfrise Swarte Pyt) estas la kompaniano de Sankta Nikolao (nederlande Sinterklaas, luksemburge Kleeschen, indonezie Sinterklas) en la folkloro de Nederlando. La rolulo unue aperis en libro de la jaro 1850 fare de la amsterdama instruisto Jan Schenkman. Tradicie Zwarte Piet estas nigra, ĉar li estas maŭro de Hispanio.[1] Tiuj kiuj rolludas Zwarte Piet kutime surmetas nigran ŝminkon kaj buntajn renesancajn vestaĵojn, aldone al krispaj perukoj kaj helruĝa lipŝminko por bildigi marokajn trajtojn. Dum la lastaj jaroj, la rolulo iĝis polemika temo.

Zwarte Piet
folklora persono • literatura rolulo • legenda figuro
Verko Sinterklaasjournaal
Informoj
Originala nomo Piet
Eble sama Companions of Saint Nicholas
Sekso vira
Okupo helpanto
Flankulo de Sinterklaas • Sint Piter
vdr
Iu rolludanta Zwarte Piet (Schiedam, 2009)

Referencoj redakti

  1. Forbes, Bruce David. (2007) Christmas: A Candid History.