Ekonomia Forumo de Krynica

La Ekonomia Forumo de Krynica okazas ĉiujare de 1991 komence de septembro, en Krynica kuracloka stacio de Tatroj, en suda Pollando, en Malgrandpollando. Ĝi kunvenigas politikistojn, manaĝerojn, esploristojn, reprezentantojn de komunikrimedoj kaj de neregistaraj organizoj, precipe el Mez-Orienta Eŭropo. En 2007 kolektiĝis 3000 partoprenintoj dum tri tagoj kun 140 diskutrondoj pri temoj ekonomiaj, kulturaj, edukaj kaj naturmediaj.

Ekonomia Forumo de Krynica
Q122329178
Komenco 1992 vd
Lando(j) Pollando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La celo de la forumo estas favorigi komercan partnerecon kaj la politikan proksimiĝon kaj vivigi la kulturan komunumon inter eŭropaj landoj.

Laborlingvoj simultane tradukataj estas la pola, la angla kaj la rusa. Laŭbezone povas esti tradukoj al kelkaj aliaj lingvoj.

Debatoj redakti

Ĝisnunaj

Novaj

Invitataj gravuloj redakti

Inter la invititoj menciindas : Vaclav Havel, Valdas Adamkus, Gediminas Kirkilas, Viktor Juŝĉenko, Jorge Sampaio, Alfred Gusenbauer, Mirek Topolanek, Andris Piebalgs, Dalia Grybauskaitė, Viviane Reding, Danuta Hübner, Miĥail Saakaŝvili, Giorgio Napolitano, László Sólyom, Karel Schwarzenberg, José Luis Rodríguez Zapatero, Roland Dumas

La 18-a Forumo en 2008 kune kun Eŭropa Esperanto-Unio redakti

Pola ĉefministro Donald Tusk anoncis planon ke Pollando eniru la Eŭrozonon en 2011 [1] (ne realigita pro kontraŭstaro de la partio Rajto kaj Justeco, kiu poste transprenis la regopovon).

Partoprenis 1600 personoj inter aliaj Mihail Sergejeviĉ Gorbaĉov, Lech Wałęsa, multaj bankistoj, ekonomikistoj, strategiistoj, sciencistoj, gvidantoj de grandaj kompanioj... La nura partnero, kiu ne venas el profesiaj rondoj kaj supera politik-ekonomia elito estis Eŭropa Esperanto-Unio. Tio okazas jam la trian jaron dank al la amikeco inter la prezidanto de la Forumo kaj prezidantino de Pola Esperanto-Asocio Halina Komar. Kiel ĉiu partnero, tiel ankaŭ EEU devis organizi paneldiskuton pri iu temo rilata al la ĉeftemo de la Forumo kiu estis "Eŭropa dilemo: Centra Eŭropo - aktiva partnero aŭ pasiva spektanto". Tiu paneldiskuto havis la temon: Unuiĝintaj en diverseco: Lernado de lingvoj kaj eŭropa identeco". Prelegis Barbara Pietrzak, Georgo Handzlik, Zlatko Tišljar kaj Peter Balaž. Diskutis ankaŭ prof. Joachim Diec. Partoprenis trideko da aŭskultantoj. Krome troviĝis en tre bona pozicio ankaŭ budo de EEU kiun prizorgis Petro Balaž kaj deĵoris junuloj de Pola Esperanto-Junularo. La budo estis reprezente aranĝita kaj multaj homoj haltis kaj interesiĝis pri Esperanto povinte ricevi kompetentajn respondojn kaj ricevi informojn en pluraj lingvoj. Interalie kun la deĵorantoj antaŭ la budo fotiĝis Lech Wałęsa, la fama iama prezidanto de Pollando. [2]

La 28-a Forumo en 2018 redakti

Preskaŭ 5000 gastoj el Pollando kaj la mondo (60 landoj), preskaŭ 200 diskutgrupoj, kelkdek eventoj samtempe. Interalie oni parolis pri

Kadre de la Ekonomia Forumo de Krynica komenciĝis dutaga konferenco "Eŭropo de Karpatoj", iniciatita de pola sejmmarŝalo Marek Kuchciński, kiel unu el la plej gravaj eventoj. Deklaracio de Karpatoj subskribita de Hungario, Slovakio, Pollando kaj Ukrainio ebligos direkti proponon komenci laboron pri Karpata Strategio al Eŭropa Unio kun akcentoj de daŭripova disvolviĝo, la verda kaj harmonia de la regiono.

Homo de Mez-Orienta Eŭropo redakti

Homo de la Jaro elektiĝis:

Patroneco redakti

Vidu ankaŭ redakti

Biliografio redakti

  • Forum ekonomiczne Polska-Wschód. Rok wielkich prywatyzacji (Ekonomia Forumo Pollando-Oriento. La jaro de grandaj privatigoj), Instytut Wschodni (Orienta Instituto), Krynica, 29-a ĝis 30-a de oktobro 1998, p. 184
  • Nie dzielić Europy (Ne dividi Eŭropon), Instytut Wschodni, Krynica , 6-a ĝis 8-a de septembro 2001, p. 80

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [1] : Le gouvernement tiendra à ce que la Pologne entre dans la zone euro au cours de l’an 2011, a déclaré le Premier ministre Donald Tusk lors du Forum Economique à Krynica. GAZETA WYBORCZA
  2. Orienteŭropa Davos - Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), blogaĵo de Zlatko Tišljar, 14-a de septembro 2008