Listo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentoj
Listo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentoj estas parto de la programo Memoro pri la Mondo, internacia iniciato komencita en 1992 por kontraŭstari kolektivan memorperdon petante konservadon de valoraj arkivoj kaj bibliotekoj. La Listo registras ĉiujn dokumentojn identigitajn de la Internacia Konsila Komitato de UNESKO laŭ la kriterioj de la programo " Memoro de la Mondo" ĉe ĝiaj kunvenoj en Taŝkento (septembro 1997), Vieno (junio 1999), Ĉonĝuo (junio 2001), Gdańsk (aŭgusto 2003), Lijiang (junio 2005), Pretorio (junio 2007), Bridgetown (julio 2009), Manĉestro (majo 2011), Kŭangĵuo/Gwangju) (junio 2013), Abu Dhabi (oktobro 2015) kaj Parizo (oktobro 2017) kaj aprobita de la Ĝenerala Direktoro de Unesko kiel plenumanta la selektitajn kriteriojn de universala intereso.
En decembro 2018, la internacia registro "Memoro pri la Mondo" inkluzivis 432 erojn de dokumenta heredaĵo[1].
Historio redakti
Dum la dua kunveno de la Internacia Konsila Komitato en 1995, en Parizo, oni rekomendis krei Liston de Mondaj Heredaĵoj por Dokumentoj. Oni diskutis la principojn por tia listo kaj la bazajn kriteriojn por la taksado de dokumentoj. Dum la tria kunveno, en Taŝkento, en 1997, la unuaj dokumentoj (entute 38) estis enlistigitaj. Dum la lasta kunveno, en 2017, 78 dokumentoj estis aldonitaj al la Listo.
Ekzemploj de mondaj heredaĵdokumentoj (elekto) redakti
Armenio redakti
- 1997 - Manuskripta kolekto de Mashtots Matenadaran, Erevano, antikvaj armenaj manuskriptoj kaj elstaraj ekzemploj de armenaj miniaturoj
- 2013 - Kolekto de partituraj manuskriptoj kaj filma muziko de la komponisto Aram Ĥaĉaturjan (Aram Khachaturian)
Aŭstrio redakti
Filozofia Heredaĵo de Ludwig Wittgenstein, Aŭstria Naica Biblioteko (kune kun Kanado kaj Unuiĝinta Reĝlando)
Azerbajĝano redakti
- 2005 - Mezepoka Manuskripta Kolekto pri Medicino kaj Apoteko, Nacia Akademio de Sciencoj, Bakuo
- 2017 - Manuskripta kopio de la Divano de Muhammad Fuzulī el 1572, Bakuo
Barato redakti
2017 - Gilgit-manuskriptoj, budaismaj skribaĵoj skribitaj sur betulŝelo el la epoko de la Gupta Imperio aŭ "Later Gupta" (5-a ĝis 6-a jarcentoj) estas konsiderataj kiel la plej malnovaj manuskriptoj en Barato
Barbado redakti
- 2003 - Dokumentoj pri la Heredaĵo de la Sklavoj de Karibio, 17-a - 19-a jarcentoj
- 2009 - Arkiva Kolekto de la Federacio de karibaj insuloj, 1958–1962
Belgio redakti
Komerca arkivo de la Officina Plantiniana (2001), Muzeo Plantin-Moretus, Antverpeno
Verkaro de Paul Otlet kaj Henri La Fontaine por disvolvi novan specon de biblioteka katalogo, la Répertoire Bibliographique Universel, Mundaneum (2013)
Brazilo redakti
2011 - Arkivoj de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio (kune kun Ganao, Gujano, Nederlando, Nederlandaj Antiloj, Surinamo, Britio kaj Usono)
2013 - Arkitektura arkivo de Oscar Niemeyer (preskaŭ 9 000 dokumentoj, skizoj, desegnaĵoj)
2017 - Dokumentoj de la komponisto Antonio Gomes (kune kun Italio)
2017 - Kolekto de dokumentoj de la edukisto Paulo Freire
Ĉinio redakti
2011 - Bencao Gangmu (ĉine 本草綱目 / 本草纲目, Pinyin Běncǎo Gāngmù, 'La Libro de Sanigaj Herboj'), historia libro pri ĉinaj herboj kaj kuraciloj el la 16-a jarcento
2011 - Huangdi Nei Jing (新刊 黄帝内经) la "Libro de la Flava Imperiestro pri Interna Medicino", unu el la plej malnovaj normaj verkoj de ĉina medicino
Danio redakti
1997 - Arkivoj de Søren Kierkegaard, Fako pri Manuskriptoj de la Reĝa Biblioteko, Kopenhago
1997 - Kolekto Linnaeus, publikaĵoj de kaj pri Carl von Linné kaj liaj studentoj, Dana Nacia Biblioteko por Scienco kaj Medicino, Kopenhago
1997 - Manuskriptoj kaj leteroj de Hans Christian Andersen, Sekcio pri Manuskriptoj de la Reĝa Biblioteko, Kopenhago
Estonio redakti
2009 - dokumentoj pri la Balta Vojo, la homa ĉeno la 23-an de aŭgusto 1989, kiu kunigas la tri ŝtatojn en ilia libereco-deziro (kune kun Latvio kaj Litovio)
Germanio redakti
2001 - Simfonio n-ro 9, op. 125 de Ludwig van Beethoven, Berlina Ŝtata Biblioteko kaj la naskiĝdomo kaj muzeo pri li en Bonn
2001 - Filmo Metropolis, Fondumo Friedrich Wilhelm Murnau , Wiesbaden
2009 - La kanto de la Nibelungoj
2011 - Traktato de Moskvo en 1990 kaj 14 aliaj dokumentoj pri la konstruado kaj falo de la Berlina muro
2013 - Nebra Ĉiela Disko
2013 - Verkoj de Karl Marx (Manifesto de la Komunista Partio kaj Das Kapital. Volumo 1 ) (kune kun Nederlando)
Francio redakti
2003 - Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (1789–1791)
Grekio redakti
2015 - Papiruso de Derveni, la plej malnova "libro" en Eŭropo
Hungario redakti
2013 - Malkovroj de Ignaz Semmelweis el la jaroj 1847–1861
2015 - Tri dokumentoj pri la laboro de Loránd Eötvös
Indonezio redakti
2015 - Arkivoj de la Afrika-Azia Konferenco de Bandung (1955)
2017 - Arkivoj de la restarigo de Borobuduro
2017 - Arkivo pri la cunama katastrofo en la Hinda Oceano en 2004 (kune kun Srilanko)
Irano redakti
2007 - Bayasanghori Ŝahnameo (Libro de Reĝoj), 1430, la sola restinta kopio de la irana nacia epopeo, Tehrano
Irlando redakti
2011 - Libro de Kells en Kolegio Triunuo, en Dublino
Israelo redakti
2013 - Kolekto de atestiloj en Jad Vaŝem, Jerusalemo
2015 - Kodekso de Alepo, Muzeo de Israelo, Jerusalemo
2015 - Kolekto de la verkaro de Isaac Newton pri teologiaj kaj alkemiaj temoj, Nacia Biblioteko de Israelo, Jerusalemo
Japanio redakti
2017 - Historio de pacokonstruado kaj kultura interŝanĝo inter Koreio kaj Japanio de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj.
Kartvelio redakti
2011 - bizancaj manuskriptoj el Kartvelio
2013 - Manuskripta kolekto por la verko La kavaliro en panterfelo de Ŝota Rustaveli (kune kun Britio)
Kazaĥio redakti
2005 - Aŭdvidaj dokumentoj de la internacia kontraŭnuklea movado "Nevado-Semipalatinsk"
2011 - Arkivo de la Arala Maro, kiu dokumentas la ekologian katastrofon en la lago inter 1965 kaj 1990
Kostariko redakti
2017 - Dekreto pri la aboligo de la armeo en Kostariko
Libano redakti
Fenica alfabeto (2005)
Nederlando redakti
Taglibro de Anne Frank (2009), Hejmo de Anne Frank, Amsterdamo
Manifesto de la Komunista Partio kaj unua volumo de la persona kopio de Karl Marx de La Kapitalo (2013)
The Language Archive (arkivo pri lingva diverseco), sonregistraĵoj kaj tekstoj en kaj pri (endanĝerigitaj) lingvoj (2015), Max Planck-Instituto por Psikolingvistiko, Nijmegen[2].
Nepalo redakti
2013 - Susrutamhita (Sahottartantra), la plej malnova dokumento pri ajurvedo sur palmfolioj
Nov-Zelando redakti
Traktato de Waitangi (1997)
Pakistano redakti
Dokumentoj de Mohammed Ali Jinnah (1999) 1999 - Dokumentoj de Mohammad Ali Jinnah - fondinto de Pakistano, Naciaj Arkivoj, Islamabado
Pollando redakti
1999 - La libro de Nikolao Koperniko "De revolutionibus orbium coelestium "
1999 - Arkivoj de la Varsovia geto (Arkivoj de Emanuel Ringelblum )
1999 - Majstroverkoj de Frédéric Chopin, Societo Fryderyk Chopin, Varsovio
2003 - Deklaracio de la Konfederacio de Varsocio pri libereco de kredo de la 28-a de januaro 1537
2003 - 21 postuloj de Gdansko, aŭgusto 1980, naskiĝo de la sindikato Solidarność kiel amasa civitana movado
2017 - Dokumento pri la fondo de la Lublina Unio (kune kun Litovio, Ukrainio, Belorusio kaj Latvio)
Rusio redakti
2011 - Persona biblioteko kaj manuskriptoj de Lev Tolstoj, kaj kolekto de fotoj kaj filmoj
2017 - Sankt-Peterburga Murakka, albumo de hinda kaj persa miniaturpentraĵoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj kaj ŝablono de persa kaligrafio
Serbio redakti
Arkivo de Nikola Tesla (2003)
Svedio redakti
- Arkivo Astrid Lindgren (2005), Reĝa Biblioteko, Stokholmo
- Kolekto Emanuel Swedenborg (2005), Reĝa Akademio de Sciencoj, Stokholmo
- Arkivo Ingmar Bergman (2007), Sveda Filminstituto, Stokholmo
- Familia arkivo de Alfred Nobel (2007), Regiona Arkivo, Lund & Nacia Arkivo, Stokholmo
- Codex Argenteus (2011), Universitata Biblioteko, Upsalo
- 2017 - Kolekto Dag Hammarskjöld (kolekto ĉefe de dokumentoj, dosieroj pri la agado de Unuiĝintaj Nacioj, manuskriptoj kaj leteroj, personaj "referencaj verkoj" kun dokumentoj kaj memorandoj pri mondaj politikaj aferoj)
Svislando redakti
2011 - Kolektoj pri Jean-Jacques Rousseau, Ĝenevo kaj Neŭŝatelo
2017 - Deklaroj de indiĝenaj popoloj ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter 1982 kaj 2015
Taĝikio redakti
2003 - "Kulliyat" de Ubayd Zakoni kaj la sonetoj "Gazaloj" de Hafizo (perse: حافظ) : manuskriptoj el la 14-a jarcento
Turkio redakti
2003 - Verkoj de Aviceno (Ibn Sina), Biblioteko de la Moskeo Sulejmano en Istanbulo (2003)
2013 - "Vojaĝlibro" de Evliya Çelebi ĉe la Biblioteko Muzeo, Palaco de Topkapi kaj la Biblioteko kun manuskriptoj de Sulajmanija[3].
2017 - Kompendio de tjurkaj lingvoj[4].
Ukrainio redakti
2017 - Kolekto de dokumentoj pri la nuklea katastrofo en Ĉernobilo en la ŝtata arkivo de Ukrainio
Unuiĝinta Reĝlando redakti
Magna Carta (2009), Brita Biblioteko, Londono
Usono redakti
2007 - " La Sorĉisto de Oz (1939) ", unu el la plej elstaraj verkoj en la historio de la filmo
2017 - Dokumentoj pri la vivo de William Shakespeare (dividita kun Unuiĝinta Reĝlando)
2017 - Villa Ocampo, privata biblioteko kaj arkivaj materialoj de la verkistino Victoria Ocampo (kune kun Argentino)
Venezuelo redakti
Verkoj de Simón Bolívar (1997), Naciaj Arkivoj, Karakaso
Ekster ŝtatoj redakti
2009 - Arkivoj de la Ligo de Nacioj, 1919–1946, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo
2009 - UNRWA - Foto- kaj filmo-arkivoj de la palestinaj rifuĝintoj
Ekstera ligilo redakti
angle Memory of the World (Memoro de la Mondo)
Referencoj redakti
- ↑ (angla) Statistikoj de Memoro pri la Mondo arkivo (alirita la 10-an de julio 2020)
- ↑ (angla) Selected data collections of the world's language diversity at the Language Archive, Memory of the World, UNESCO arkivo - france], alirite la 21-an de junio 2021.
- ↑ (fr) Le « Livre de Voyages » d’Evliya Çelebi à la Bibliothèque du Musée du Palais de Topkapi et la Bibliothèque de Manuscrits de Süleymaniye, Mémoire du Monde, UNESCO
- ↑ (fr) Recueil des langues turques, Mémoire du Monde, UNESCO, alirite la 21-an de junio 2021.