Ábel Lajtha [lajta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lajtha Ábel estis hungara-usona esplora biokemiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1990), membro de Slovena Scienca Akademio.

Ábel Lajtha
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1922 (1922-09-22) (101-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Ábel Lajtha [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1922 en Budapeŝto. (Pri la ebla morto fonto ne troviĝis).

Biografio redakti

Ábel Lajtha frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li atingis la akademian nivelon de Ph D. Lia scienca kariero komenciĝis ĉe la Instituto de Biokemio en Budapeŝto gvidata de Albert Szent-Györgyi. Kiam Szent-Györgyi forlasis Hungarion, Lajtha daŭrigis sian laboron en la Zoologia Instituto en Napolo por studi muskolajn kuntiriĝojn de la maraj bestoj. Poste li laboris jaron en Londono, baldaŭe en Masaĉuseco. Ekde 1950 ĝis la fino de lia kariero li esploris en Novjorko. Lia ĉefa intereso estis la cerbo, proteinoj, membranoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Receptor Systems Participatingin Nicotine-Specific Effects (1998)
  • Food Reward Induced Neurotransmitter Changes in Cognitive Brain Regions (2007)
  • Heterogeneity of Reward Mechanisms (2010)

Literaturo redakti