Ádám László Pálos

hungara kuracisto, internisto kaj universitata profesoro

Ádám László PÁLOS [lAslO pAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálos Ádám László, (ofte pli longe Pálos Á. László) estis hungara kuracisto, internisto, hematologo, profesoro, ĉasisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

Ádám László Pálos
Persona informo
Naskonomo Prutscher László Ádám
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1912 (1912-08-12)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1983 (1983-03-28) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1938) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto
hematologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ádám László Pálos [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de marto 1983 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ádám László Pálos ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1938, poste li eklaboris samloke. En 1948 helpe de stipendio li esploris en Basel. Li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. En 1966 li estis nomita katedrestro, kie li laboris ĝismorte. Li okupiĝis plej ofte kun la trombozo. Li estis ankaŭ internacie konata ĉasisto. Li ricevis premion en 1967, memormedalon en 1971.

Verkaro (elekto)

redakti
  • Az anticoagulánsok és gyakorlati alkalmazásuk (1967)
  • Thromboembóliák és haemorrhágiás diathesisek (1973)

Fontoj

redakti