Ádám Madaras [madaraŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madaras Ádám estas hungara moderna pentatlonisto, skermisto, dufoja mondĉampiono, oficisto, stuntisto.

Ádám Madaras
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1966 (1966-12-28) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • skermisto • oficisto
vdr

Ádám Madaras[1][2] naskiĝis la 28-an de decembro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ádám Madaras akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 1993. Inter 2002-2014 li laboris en la sporta ministerio, poste en la centra sporta lernejo, en ambaŭ kiel oficisto. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis unufoje, la alia plurfoje. Pli malofte li estis stuntisto[3].

Sporta kariero redakti

Ádám Madaras inter 1978-1985 estis moderna pentatlonisto en centra sporta lernejo, inter 1985–2000 en ĉefurba sportklubo en Újpest. Li estis hungara pentatlona ĉampiono naŭfoje inter 1989-1999 teame aŭ stafete, dum li estis hungara skerma ĉampiono individue en nacia teamo inter 1966-1975. Li neniam estis olimpiano, sed en mondĉampionumoj li estis dufoje la unua en 1991 kaj 1997 teame, respektive stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2000.

Fontoj redakti

Referencoj redakti