Ádám Schnell
Ádám Schnell [ŝnel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnell Ádám estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ádám Schnell [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1964 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ádám Schnell frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1989. Lia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Inter 1987-1993 li apartenis al trupo de Teatro Madách, poste al Teatro József Attila. Ekde 2013 li estas membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 3 premiojn inter 2004-2014.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Kiel plaĉas al vi - Jaques
- La Vintra Fabelo
- La komedio de eraroj - Ephesusi Antipholus
- La dresado de la megero - Lucentio
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - sekretario Wurm
- József Katona: Bánk bán - Biberach
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Sülve-főve (1991)
- Csocsó, avagy éljen május elseje! (2001)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Teljes napfogyatkozás (1989)
- Barátok közt (serio, 1998)
- Hacktion (2012)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Al Pacino, Kevin Costner, Nicolas Cage, kaj aliaj [2]