Malfermi la ĉefan menuon

Ágoston Fischer [Agoŝton fiŝer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fischer Ágoston estis hungara pastro, kredoinstruisto, vikario.

Ágoston Fischer
Persona informo
Naskonomo Fischer Ágoston
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1863 (1863-08-10)
Morto 6-an de majo 1918 (1918-05-06) (54-jara)
en Budapeŝto
Profesio
Profesio pastro
v  d  r
Information icon.svg
Memortabulo pri Ágoston Fischer

Ágoston Fischer [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1863 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 6-an de majo 1918 en Budapeŝto.

Enhavo

BiografioRedakti

Ágoston Fischer lernis komence en sia naskiĝurbo, poste 2 jarojn en seminario de Pozsony, ekde 1879 en seminario de Esztergom. En tiu lasta urbo li studis teologion. Li pastriĝis en 1885. En 1885 li estis kredoinstruisto en Budapeŝto, poste li estis paroĥestro en Ipolyszécsényke. En 1900 li revenis al Budapeŝto, tiutempe li ricevis la rangon papa vikario. En 1912 li aĉetis domon kaj li establis ĝin knaba orfejo, edukejo kun kapelo.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Eredeti tudósítás a római zarándokútról (1881) - priskribo pri pilgrimado al Romo
  • Mit tesz a józan felfogás szerint a korral haladni, vagyis korszerûleg mûveltnek lenni? (1885) - premiita studo
  • Jézus Krisztus a papok példaképe (1889) - tradukaĵo
  • A nevelésről (1891)

MemorigilojRedakti

FontojRedakti