Sečianky, hungare Ipolyszécsényke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Sečianky situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 29 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1243 en formo "terra Zelchan". En 1910 loĝis tie 503 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 421 da homoj, (369 hungaroj, 27 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Ipolyszécsényke naskiĝis hungara grafikisto Ádám Cziglényi.