Álvaro Odriozola

eŭska kaj hispana futbalisto

Álvaro Odriozola - aŭ je plena nomo Álvaro Odriozola Arzalluz, naskiĝis la  14-an de decembro 1995(nun 1995-12-14) en Donostio, do nun 28-jara - estas eŭska kaj hispana profesia futbalisto. De 2017 ĝis 2018 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Internacie li precipe partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio - en ĉiuj matĉoj de ambaŭ konkursoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "12". Krome li ekde la jaro 2023 denove konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Real Sociedad de Donostio: la klubo estis la hejma klubo de Álvaro, tie li jam pasigis la junulajn jarojn inter 2006 kaj 2014, kaj poste restis kiel plenkreska profesiulo ĝis 2018, kiam li por kvin jaroj faris kontrakton kun la klubo Real Madrid, ĝis 2023, kaj en tiu tempo en 2020 pruntiĝis al Bayern München kaj en 2021-2022 al ACF Fiorentina.

Álvaro Odriozola
Persona informo
Naskonomo Álvaro Odriozola Arzalluz
Naskiĝo 14-an de decembro 1995 (1995-12-14) (28-jaraĝa)
en Donostio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto en la
vdr
en 2018 (en ruĝa ĉemizo maldekstre) kadre de la Eŭropa Ligo de UEFA