Árpád Lengyel (naĝisto)

Árpád Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Árpád estis hungara naĝisto, akvopilkisto, juristo.

Árpád Lengyel
Árpád Lengyel (dekstre la dua)
Árpád Lengyel (dekstre la dua)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1915 (1915-04-11)
en Kaposvár
Morto 30-an de aprilo 1993 (1993-04-30) (78-jaraĝa)
en Nov-Ĵerzejo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Árpád Lengyel[1] naskiĝis la 4-an de septembro 1915 en Kaposvár, li mortis la 30-an de aprilo 1993 en en:Edgewater, New Jersey (Usono) (ekzistas pluraj malsamaj datenoj!).

Biografio redakti

Árpád Lengyel maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1933, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1938. Post la diplomo li havis juran postenon en fabriko en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li vivis en Székesfehérvár. Post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. Li estis reentombigita en Kaposvár en 1997.

Sporta kariero redakti

Lia sporta kariero komenciĝis dum la gimnaziaj jaroj en Kaposvár. En Budapeŝto li estis naĝisto kaj akvopilkisto. Li ricevis bronzan medalon en la Somera Olimpiko 1936 teame (4 × 200 m liberstila naĝado), oran medalon en la Eŭropa Ĉampionado en 1934 en la sama branĉo, eĉ li havis mondan rekordon en 1937 en 4 × 100 m. Resume li estis hungara ĉampiono 17-foje. Inter 1934–1944 li estis ankaŭ akvopilkisto, li estis kvarfoje en la nacia teamo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti