Árpád Szathmáry
hungara aktoro
Árpád Szathmáry [satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry Árpád estis hungara aktoro, reĝisoro, operetkantisto. Lia nobela antaŭnomo estis jobbateleki, lia edzino estis Margit Hunyady.
Árpád Szathmáry | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szathmáry Árpád |
Naskiĝo | 1847 en ![]() |
Morto | la 7-an de oktobro 1901 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-8-1 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Dániel Szathmáry ![]() |
Patrino | Lujza Szathmáryné Farkas ![]() |
Edz(in)o | Margit Hunyady ![]() |
Infano | Árpád Szathmáry (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Árpád Szathmáry [1] naskiĝis en 1847 en Pest (urbo), li mortis la 7-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁrpád Szathmáry post la bazlernejo laboris en vendejo. En 1862 li komencis kantadi en teatra koruso de Endre Latabár (patro). Post jaroj li ricevis diversajn rolojn kaj li estis membro de diversaj trupoj (ekzemple de Andor Sztupa (1871, 1874), de Ignác Krecsányi (1894-1896)). Ekde la malfruaj 1870-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro de operetoj. Ekde 1896 li apartenis al Gaja Teatro. Li edziĝis dufoje, lia samnoma filo estis same aktoro.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Miller (en 1880 en Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Ede Szigligeti:
- A mama - Tivadar Szegfű
- Cigány - Zsiga
- Gergely Csiky: Cecil házassága - Gábry
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto kun foto[rompita ligilo]