Éva Bánáty
Éva Bánáty [bAnAti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánáty Éva estis hungara gimnastikisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, apotekisto. Ŝia familia nomvarianto estis Bánáti, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Benkő Györgyné [benkO djorjnE].
Éva Bánáty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1935 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de novembro 1999 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | gimnastikisto • apotekisto |
Éva Bánáty[1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1935 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de novembro 1999 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Éva Bánáty akiris farmacian diplomon en Budapeŝta Medicina Universitato en 1961. Ŝi estis apotekisto en ĉefurba hospitala apoteko inter 1968-1990, sed ekde 1974 ŝi estis la apotekestro.
Sporta kariero redakti
Éva Bánáty inter 1948-1960 estis gimnastikisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje (ŝi estis la unua hungara ĉampiono en branĉo ritma gimnastiko), dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1959. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo teame en 1954.