Éva Kóczián [kOciAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kóczián Éva estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, laboristo. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Földy Lászlóné, ŝia frato estis József Kóczián.

Éva Kóczián
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1936 (1936-05-25) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Laszlo Földy
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Éva Kóczián[1] naskiĝis la 25-an de majo 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Kóczián maturiĝis koresponde en mezlernejo en sia naskiĝurbo. Kune kun la sportado ŝi estis laboristo inter 1951 kaj 1988. Ŝi akiris trejnistan licencon en instituto en 1964. Ŝi edziĝis dufoje.

Sporta kariero redakti

Éva Kóczián inter 1950-1968 estis tablotenisisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 32-foje inter 1952-1968 unuoble, induope, variduope aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1953-1968 195-foje. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo en 1955 variduope, krome en eŭropaj ĉampionumoj same ŝi estis ĉampiono inter 1958-1966 induope, variduope aŭ teame. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1968. Mallonge ŝi estis trejnisto en 1976 en sia naskiĝurbo.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti