Ólmod estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg.

Strato en Ólmod
Preĝejo en Ólmod
Centro en Ólmod

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ólmod situas fine de sakovojo el Horvátzsidány laŭ la aŭstra landlimo.

Historio redakti

Ĉirkaŭ la vilaĝo oni trovis feron kaj plumbon. Verŝajne la plumbo kolorigis la grundon, tial la germanoj nomis la vilaĝon Bleigraben (plumba sulkego). La hungara nomo estas tradukaĵo, kroate estas Plajgor.

En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon Ólmod apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste ĝis 1923 al Aŭstrio, sed poste ambaŭ ŝtatoj ŝanĝis Ólmod al Rendek kaj Rőtfalva. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dikan zonon, praktike netuŝeblan. La vilaĝo estis vizitebla per permesilo, praktike la komunumo vivis kvarantene. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis laŭ la aŭstra limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. Post 2007 ambaŭ landoj apartenis al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senkontrole trapasebla ie ajn.

En Ólmod migra poŝto servas.

Vidindaĵo redakti

Ĝemelkomunumo redakti