Liebing
Liebing, hungare Rendek estas vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Mannersdorf an der Rabnitz.

Situo Redakti
Liebing troviĝas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo numero 55 proksime de la hungara landlimo. La iama limpasejo troviĝas 3 km-ojn. Liebing kontaktiĝas kun Rattersdorf.
Historio Redakti
La unua mencio devenis el la 14-a jarcento. En 1910 vivis en la komunumo 310 homoj (germanoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ankaŭ post Traktato de Trianon Rendek apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, sed en 1923 ambaŭ ŝtatoj ŝanĝis Ólmod al Rendek/Liebing kaj Rőtfalva/Rattersdorf. Inter 1938-1945 Liebing apartenis al Germanio.
Vidindaĵo Redakti
Nomportantoj Redakti
- En telefonlibro de Budapeŝto en 2008 listiĝis 38 nomoj pri Rendek.
Fontoj Redakti
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com