Ödön Radvány [odon radvAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Radvány Ödön estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono. Lia origina familia nomo estis Zahn.

Ödön Radvány
Ödön Radvány
Ödön Radvány
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1888 (1888-12-27)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aprilo 1959 (1959-04-20) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • spektakla luktisto
vdr

Ödön Zahn[1][2] naskiĝis la 27-an de decembro 1888 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Radvány devenis el juda familio. Li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1923. Li edziĝis 3 jarojn post la diplomo.

Sporta kariero redakti

Ödön Radvány estis luktisto en klasik-stila luktado en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1909-1922. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1908, Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1924 sen medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1920. Li partoprenis en la hungara kaj internacia luktosporta vivo. Li finis sian aktivan amatoran sportan karieron en sia aĝo 36, sed poste li estis spektakla luktisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti