Ömer Faruk Tekbilek

Ömer Faruk Tekbilek, ankaŭ nomita Omar Faruk Tekbilek (n. en 1951 en Adana, Turkio), turka flutisto, multinstrumentisto (ludanta baglamon, nėj-fluton, al-udon...). Li prezentas tradician sudokcident-azian muzikon kun influoj el sufiismo (islamaj mistikuloj) donante nuntempajn interpretojn al ĝi. Tial li akiris tutmondan aklamon sintezante orientajn kaj okcidentajn melodiojn per folkloraj kaj sufi-melodioj en siaj verkoj. Li gajnis multajn enlandajn kaj eksterlandajn premiojn kaj liaj albumoj atingis altajn vendociferojn tutmonde. Lia muziko fariĝis ankaŭ populara en rondoj de orienta dancado.

Ömer Faruk Tekbilek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (73-jaraĝa)
en Adana
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo komponisto • ney player
TTT
Retejo http://www.omarfaruktekbilek.com/
vdr

Honorita kiel pacisto kaj virtuoza muzikisto, Omar estas nuntempe unu el la plej aklamataj muzikistoj, kies laboro superas politikajn limojn, konservante kaj disvolvante tradiciajn sudokcident-aziajn sentemojn.

Vivresumo redakti

Naskita en la multkultura urbo Adana. Lia patro estis turko, lia patrino egipta. La gepatroj havis muzikinstrumentan butikon kaj lia frato Haji ludis fluton. Kvankam li ekinteresiĝis pri la sufiismo kaj renkontis mevleviajn derviŝojn, unu el la plej malnovaj sufiismaj ordenoj en Turkio, li ne eniris la ordenon kaj tamen elektis muzikon kiun li konsideris la plej mallonga vojo al Dio.

En la aĝo de 17 jaroj li iris al Istanbulo, kie li lernis ludi kun derviŝoj kaj renkontis la saksofoniston Burhan Tonguch. En la aĝo de 20 jaroj, li iris al Usono, kie li ludis kun grupo de tradicia turka muziko. Poste li revenis al Turkio pro deviga militservo. En 1976 li definitive transloĝiĝis al Novjorko kie li laboris por teksa kompanio, sed en sia libertempo li formis la pop-muzikan grupon The Sultans. Iom poste li sin turnis al tradicia mezorienta muziko. Grupo de novaj artistoj kaj dancistoj aliĝis al la grupo kun kiu li surbendigis albumon.

En 1988 Ömer Faruk renkontis produktanton Brian Keane, kun kiu li kreis la muzikon por la filmo Suleiman the Great. Li poste surbendigis plurajn albumojn,

Omar Faruk Tekbilek famiĝis en la mondo de orienta muziko, ludis kun multaj famaj orientaj muzikistoj, komponistoj. Li nuntempe okupiĝas pri sia muzika esplorado kaj kunlaboras kun muzikistoj kiel la palestina liutisto kaj violonisto Simon Shaheen, la perkutisto kaj komponisto Michael Askill, la armena perkutisto Arto Tunçboyaciyan kaj la armena liutisto Ara Dinkjian. Ĉi tiuj du lastaj kunlaboras pri iuj el liaj plej novaj registradoj.

Diskaro redakti

  1. Plej bona el sultanoj (1986)
  2. Suleyman The Magnificent (1988)
  3. Fajra Danco (1990)
  4. Preter La Ĉielo (1992)
  5. Kirlante (1994)
  6. Fata Morgana (1995)
  7. Mistika Ĝardeno (1996)
  8. Duonluno (1998)
  9. Unu Vero (1999)
  10. Danco en Eternecon: Elektitaj Pecoj 1987-1998 (2000)
  11. Alif (2002)
  12. Arbo De Pacienco (2005)
  13. Sunsubira Salono 4 (2009)
  14. Maloftaj Elementoj (Remiksaĵoj) (2009)
  15. Papilio (2009)
  16. Plej bona de Omar Faruk Tekbilek Longing (2010)

Eksteraj ligiloj redakti

www.omarfaruktekbilek.com oficiala retejo angle

www.myspace.com/omarfaruktekbilek oficiala apero en Myspace

www.harmonies.com Arkivigite je 2006-11-05 per la retarkivo Wayback Machine mallonga biografio (en la angla)

www.daughtersofrhea.com Arkivigite je 2018-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Biografio (en la angla)

Kolaymi (el la albumo Dance into Eternity - Danco en eternecon) ekzemplo de orientdanca muzikaĵo en Mixcloud.