Östen Undén
sveda juristo, socialdemokrata politikisto, diplomato kaj profesoro de civila juro
Östen UNDÉN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1886 en Karlstad, mortis 87-jara la 25-an de aŭgusto 1974 en Stokholmo) estis sveda juristo, politikisto, diplomato kaj profesoro de civila juro. Li interalie estis membro de la universitato de Lund kaj de la universitato de Upsalo (kies rektoro li estis inter 1928 kaj 1932). Inter 1924 kaj 1926, kaj denove inter 1945 kaj 1962 li funkciis kiel ministro pri eksteraj rilatoj de Svedio. Portempe li estis komisia ĉefministro.