Ĉanamasalo
Ĉanamasalo (hinde: चना मसाला, panĝabe: ਛੋਲੇ ਮਸਾਲਾ) aŭ Kikera spicmiksaĵo estas populara panĝaba manĝaĵo de pakistana kaj barata kuirarto. La ĉefaĵo, kiun oni uzas por kuirado de ĉanamasalo, estas kikero. Ĝi estas seka kaj spica; kies gustumo estas acidetema.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Choleindia.jpg/220px-Choleindia.jpg)
Ingrediencoj
redaktiKune kun kikeroj, aliaj ingrediencoj estas cepo, tomato, semoj de koriandro, ajlo, kapsiketo, zingibro, seka pulvoro de mango, frakasitaj semoj de granatujo kaj miksaĵo de spicoj.
Regionoj
redaktiBarato
redaktiĈanamasalo estas populara en la panĝaba regiono de norda Barato, kaj kelkaj partoj de Guĝarato. En lokoj de Guĝarato kaj Raĝastano, oni ĝin kuiras per sekaj kaj acidemaj spicoj.
En Barato, oni manĝas ĝin kun rostita pano. Kune la manĝaĵon oni nomas "ĉola baturo." Surstrataj kuirejoj kaj restoracioj vendas ĝin.
En Keralo, blanka "apamo" kaj ĉanamasalo estas la ĉefa matenmanĝaĵo. Oni nomas la manĝaĵon kiel "kadala kurio" tie.
Pakistano
redaktiPakistana varianto de ĉanamasalo estas "terpomaj kikeroj." En Lahoro, alia varianto, kiun oni nomas "murgaj kikeroj" estas populara. La lahora varianto konsistas el ingrediencoj kikero kaj kokida viando. La varianto estas parto de tradicia lahora matemanĝaĵo.
Referencoj
redaktiTiu ĉi artikolo estas traduko de samtema angla artikolo. La artikolo estis tradukita la 9-an de marto 2014.