Ĉandrakirtio (ĉ. 600-650) estis budhisma filozofo de la skolo Madhyamaka kaj komentaristo pri la verkoj de Nagarĝuno (ĉ. 150-250)[1] kaj de lia disĉiplo Arjadevo, aŭtoroj de influaj verkoj kiel la Prasannapadā kaj la Madhyamakāvatāra.[2]

Ĉandrakirtio

Sanskrite: चन्द्रकीर्ति (Candrakīrti)
Ĉine: 月稱 (Yuèchēng)
Japane: 月称 (Gesshō)
Tibete: ཟླ་བ་གྲགས་པ་ (zla ba grags pa)
Informoj
Skolo: Madhyamaka
Instruisto: Kamalabuddhi
Verkoj: Prasannapadā
vdr

Biografio redakti

Malmulte estas konata pri la vivo de Ĉandrakirtio. Laŭ tibetaj fontoj, li naskiĝis en suda Barato, kaj estis disĉipli de Kamalabuddhi. Li estas asociita kun la bikŝuejego Nalando, kie le verŝajne estis bikŝuo.[2]

Filozofio redakti

Li defendis Buddhapālita kontraŭ Baviveko, kritikante lian akcepton de aŭtonoma silogismo. Li ankaŭ refutis plurajn antaŭajn opiniojn de skoloj kiel VijñānavādaYogācāra,[3] kaj li atakis la opinion de la skolo de Dignago, klopodante doni teorian bazon al ĝia epistemologio pri fundamentaj propozicioj.[4]

Verkaro redakti

  • Prasannapadā (Klaraj vortoj): komentario pri la Mūlamadhyamakakārikā de Nagarĝuno.
  • Madhyamakāvatāra (Gvidlibro de la meza vojo)[5]
  • Catuḥśatakaṭīkā (Komentario pri la kvarcent versoj): komentario pri la Kvarcent versoj de Arjadevo.[6]
  • Yuktiṣaṣṭikāvṛtti (Komentario pri la sesdek stancoj pri rezonado)
  • Śūnyatāsaptativṛtti (Komentario pri la sepdek stancoj pri vakueco)
  • Triśaraṇasaptati (Sepdek versoj pri rifuĝado)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  1. Buswell Jr., Robert E.; Lopez Jr., Donald S.. (2013) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-1400848058.
  2. Fenner, Peter G. (1983). “Chandrakīrti's refutation of Buddhist idealism”, Philosophy East and West (en) 33 (3). 
  3. Hayes, Richard,. (2017) "Madhyamaka", The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Spring 2017 Edition) (angle). Zalta, Edward N..
  4. Kalupahana, David J.. (1992) A History of Buddhist Philosophy: Continuities and Discontinuities (angle). University of Hawaii Press. ISBN 978-0824814021.
  5. Kelsang Gyatso. (1995) Ocean of Nectar: The True Nature of All Things, a verse by verse commentary to Chandrakirti's Guide to the Middle Way (angle). Tharpa Publications. ISBN 978-0-948006-23-4.
  6. Lang, Karen C.. (2003) Four Illusions: Candrakīrti's Advice to Travelers on the Bodhisattva Path (angle). Oxford University Press.