Madhyamaka
Madhyamaka (meza vojo aŭ mezismo) estas tradicio de budhisma filozofio iniciatita de Nagarĝuno (ĉ. 150-250).[1][2]
Madhyamaka | |
---|---|
Tradukoj de मध्यमक (madhyamaka) | |
Sanskrite | मध्यमक (madhyamaka) |
Ĉine | 中觀見 (Zhōngguān-jìan) |
Japane | 中観派 (Chūgan-ha) |
Tibete | དབུ་མ་པ། dbu ma pa |
Terminaro de Budhismo | |
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La fundamenta teksto de la tradicio Madhyamaka estas la Mūlamadhyamakakārikā (Fundamentaj versoj pri la meza vojo) de Nagarĝuno. Meza vojo ankaŭ signifas la absoluta naturo de fenomenoj kaj la realiĝo de la budhisma meditado.[3]
Madhyamaka influis la disvolviĝon de Mahajana budhismo. Ĝi estas la dominanta interpreto de budhisma filozofio en tibeta budhismo kaj ĝi ankaŭ influis orientazian budhismon.[4]
Aliaj nomoj
redaktiMadhyamaka estas ankaŭ nomita Śūnyavāda (la doktrino de vakueco) kaj Niḥsvabhāvavāda (la doktrono de neesenco).
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Williams 2000, p. 140.
- ↑ Wynne.
- ↑ Brunnhölzl 2001, p. 29-30.
- ↑ Hugon 2015.
Bibliografio
redakti- Brunnhölzl, Karl. (2004) Center of the Sunlit Sky: Madhyamaka in the Kagyu Tradition. Snow Lion Publications.
- Hugon, Pascale; Zalta, Edward N. (redaktoro) (printempo). Tibetan Epistemology and Philosophy of Language (angle). The Stanford Encyclopedia of Philosophy.
- Williams, Paul. (2000) Buddhist Thought (angle). Londono: eldonejo Routledge.
- Wynne, Alexander. Early Buddhist Teaching as Proto-śūnyavāda (angle).