La Ĉeĥaj Centroj (ĉeĥe Česká Centra) estas ĉeĥa kultura instituto kies celo estas promocio de la ĉeĥa lingvo kaj kulturo eksterlande. Alivorte, ĝi estas registara kultura organizaĵo fondita de la Ĉeĥa Ministerio pri Eksteraj Aferoj kiu celas la kulturan, edukan, komercan kaj turisman evoluon de Ĉeĥio eksterlande [1][2].

Ĉeĥa Centro
kultura institucio
Komenco 1993 vd
Lando(j) sen valoro vd
Sidejo Prago
Situo sen valoro
Fondinto(j) Registaro de Ĉeĥio vd
Filioj Czech Centre in Budapest • Czech Centre in Munich • Czech Centre in Berlin • České centrum Pařiž • Czech Centre in Tokyo • Q56324820 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La ĉeĥa Centro en Berlino en la konstruaĵo de ĉeĥa Ambasadejo
La ĉeĥa Centro en Nov-Jorko

Celoj kaj agado redakti

La kulturaj institutoj estas subigitaj al la Ĉeĥa Ekstera Ministerio kaj estas parto de la ekstera kultura politiko. Ĝiaj taskoj estas antaŭenigi kulturajn kaj ekonomiajn kontaktojn kun eksterlandoj kaj transdoni pozitivan bildon de Ĉeĥio kiel moderna kaj dinamika nacio. Krom kultura programo, la centroj ofertas turismajn kaj ekonomiajn informojn pri la lando, instruas ĉeĥajn kursojn kaj mastrumas bibliotekon. La sidejo de la Ĉeĥaj Centroj estas en Prago [3].

La Ĉeĥaj Centroj aperis en 1993 post la disrompo de Ĉeĥoslovakio el la kulturaj kaj informcentroj kiuj ekzistis en kelkaj ŝtatoj de la Varsovia Kontrakto ekde la 1950-aj jaroj. Ekde tiam, ĉeĥaj centroj estis malfermitaj en pluraj okcidenteŭropaj landoj same kiel Usono, Japanio kaj Argentino.

La programoj de la centroj ligas la kulturtradiciojn de la Ĉeĥa Respubliko kun modernaj tendencoj en muziko, arkitekturo, dezajno, fotarto kaj aliaj areoj. La efektivigitaj projektoj fokusiĝas prezenti Ĉeĥion kiel markon kaj prezenti la kreivan potencialon de la moderna ĉeĥa kultura sceno eksterlande.

La instituto en Berlino estas fondomembro de la Komunumo de Eŭropaj Kulturaj Institutoj en Berlino, kiu estis kunfandita en la Asocio de Naciaj Kulturaj Institutoj en la Eŭropa Unio (EUNIC) en 2007.

Instancoj redakti

Estas entute 22 centroj en 20 ŝtatoj [4]

  • Ĉeĥa Centro Berlino
  • Ĉeĥa Centro Bratislavo
  • Ĉeĥa Centro Bruselo
  • Ĉeĥa Centro Budapeŝto
  • Ĉeĥa Centro Bukareŝto
  • Ĉeĥa Centro Hago
  • Ĉeĥa Centro Duseldorfo
  • Ĉeĥa Centro Kievo
  • Ĉeĥa Centro Londono
  • Ĉeĥa Centro Madrido
  • Ĉeĥa Centro Milano
  • Ĉeĥa Centro Moskvo
  • Ĉeĥa Centro Munkeno
  • Ĉeĥa Centro Novjorko
  • Ĉeĥa Centro Parizo
  • Ĉeĥa Centro Prago
  • Ĉeĥa Centro Seulo
  • Ĉeĥa Centro Sofio
  • Ĉeĥa Centro Stokholmo
  • Ĉeĥa Centro Tel-Avivo
  • Ĉeĥa Centro Tokio
  • Ĉeĥa Centro Varsovio
  • Ĉeĥa Centro Vieno

Referencoj redakti

  1. Diplomatiaj Misioj de la Ĉeĥia Respubliko Eksterlande. Alirita 4 August 2016.
  2. Pri Ni - Ĉeĥaj Centroj. Alirita 2016-08-04.
  3. (2000) Report on the Foreign Policy of the Czech Republic: between July 1998 and December 1999. Czech Republic: Ministerstvo zahraničních věcí České republiky, p. 258–259.
  4. Czech Centres Worldwide. Alirita 4 August 2016.

Eksteraj ligiloj redakti